Go to Top

Szandaszőlős

La setlejo troviĝas en „Transtibiskio”, t.e. en la teritorio trans la rivero Tisza (Tibisko), en alteco de 85-90 m super la marnivelo. Ĝia kampo, nomata „Herbejo de Szanda”, estis inunda tereno de Tisza, kun alteco de 85 m super la marnivelo, ĝia grundo estas inunda humo.
La kerno de la setlejo kuŝas ĉ. 10 metrojn pli alte, kelkloke kun partoj kovritaj per sablo. La sablotavolo atingas sian maksimuman dikecon iom sudoriente de la setlejo, kie oni eĉ minis sablon. Du akvosurfacoj limas ĝin: okcidente serpentumas Tisza, norde la stagnanta akvo de la morta riverbrako de Alcsi („alĉi”).

Ĝia historio

La teritorio de Szandaszőlős estas loĝata ekde la neolitiko: arĥeologiaj fosadoj malkovris setlejojn el la neolitiko kaj el la bronzepoko, kuproepokajn kaj bronzepokajn tombojn, kavaĵojn el la epoko de la sarmatoj, kaj de la popolmigrado, tombejojn el la epokoj de sarmatoj, gepidoj, kaj el la 10-11-a jarcentoj. En Szolnok kaj en la ĉirkaŭaĵo de la urbo oni malkovris ankaŭ plurajn trovejojn el la skita epoko, en Szandaszőlős oni trovis tiuepokan tason okaze de la fosadoj.
La skitojn sekvis keltoj, poste la iran-devanaj sarmatoj setlis en la ĉirkaŭaĵo de la nuna urbo.
La sarmata populacio verŝajne jen milite jen komerce kontaktis kun la Romia Imperio, ja inter la malkovritaj trovaĵoj aperis ankaŭ multe da romiaj moneroj, armiloj, juveloj kaj ceramikaĵoj.
En la epoko de la popolmigrado la sarmatojn, tiam vivantajn en la Szolnok-a ĉirkaŭaĵo, superregis gepidoj. En 1952, okaze de la pligrandigo de la militista aerodromo estis elfositaj 223 sarmataj kaj gepidaj tomboj, en kiuj troviĝis tre riĉa arĥeologia materialo: orumitaj kaj ornamitaj fiboloj, feraj armiloj, ostaj kombiloj, rimenbukoj kaj vazoj.

La hungara Szandaszőlős estis vilaĝo en la Árpád-a epoko. Ĝia unua skriba mencio estas konata el 1075 (Zunde), en 1470 oni nomis ĝin Zonda. Dum la turka regado ĝi tute senpopoliĝis. En 1775 laŭ kontrakto de grafo Károly Keglevich kaj opidumo (foirurbo) Szolnok 210 Szolnok-aj bienuloj fondis vinberĝardenon en la teritorio de Szandaszőlős (szőlős = vitejo). En 1891 oni fondis la elementan lernejon, funkciantan ankaŭ nuntempe.
La unua kultura memoraĵo de la urboparto, la skulptaĵo de Sankta Urbano estas farita en 1902 (la koordinatoj estas: 47° 07′ 29,47″N, 20° 12′ 46,76″E).
En 1950 ĝi fariĝis memstara vilaĝo el partoj de Szolnok, poste en 1968 denove iĝis parto de la urbo.
En 1930 oni komencis konstrui la militistan aerodromon, rezulte de kio aŭtune de 1940 oni translokis tien tri avioformaciojn.
Apud la militista aerodromo troviĝas la riĉa kolektaĵo el militistaj kaj pasaĝeraj aviadiloj de Hungara Aviad-historia Muzeo (47° 07′ 51,87″N, 20° 13′ 12,35″E)

Fonto kaj pluaj informoj: Wikipédia

Malnova fotojn Szandaszőlős: