Go to Top

Szolnok

Mallonga historio de urbo Szolnok

La seninunda altaĵo, situanta ĉe la kunfluo de la riveroj Tisza („tisa”) kaj Zagyva („zadjva”),  estas loĝata ekde la neolitiko. La hungararo de la patruj-okupado rekonis la setlejajn kaj trafikajn avantaĝojn kaj strategian gravecon de la vadejo de Tisza, kion bone pruvas la ĉi-regione elfositaj tombejoj el la epoko de la patruj-okupado. Inter la trovitaĵoj la orumita arĝenta bursornamaĵo el la tombo de Szolnok-Strázsahalom („solnok-ŝtraĵahalom”) estas unu el la plej belaj metal-artaj objektoj el la periodo de la patruj-okupado. Tiu ĉi bursornamaĵo atestas pri klanestra rezidejo.

La nomo de Szolnok iĝis konata ĉirkaŭ la jaro 1030, kiam reĝo Stefano faris ĝin centro de la nove organizita provinco. Sur la altaĵo, ĉirkaŭata kaj defendata de la riveroj Tisza kaj Zagyva, konstruiĝis la provinca fortikaĵo, ricevinta sian nomon laŭ la provincestro Zounok, kies nomon ricevis poste ankaŭ la nuna departemento.  Provincestro Zounok martire mortis en 1046 en Buda, defendante  la episkopon Gellért („gellert”), sur la Monto de Kelen: la nuna Monto Gellért.

Komence Departemento Szolnok inkluzivis la ĉirkaŭaĵon de Szolnok, vilaĝojn sur ambaŭ bordoj de Tisza – Szanda, Varsány, Vákony, ktp, – sed poste ĝi ampleksiĝis ĝis Partium, ĝis la sal-minejoj en la regiono de Dés. La provincestro ofte havis ankaŭ la titolon de „Vojevodo de Transilvanio”.

La unua skriba mencio de la nomo de la urbo okazis en la ĉarto de la abatejo de Garamszentbenedek („garamsentbenedek”).

Reĝo Géza la I-a, fondinte monaĥejon en Garamszentbenedek, havigis ankaŭ bienojn por la vivtenado de la monaĥoj. Li mencias la nomon de dek setlejoj.
„Unua parto de tiu ĉi tero dividiĝas inter la civitanoj de Zounok. Poste sekvas Zeku, kiu poste… faros limon inter la vilaĝo de Sankta Benedikto kaj la tero de la civitanoj de urbo Zounok…. Apud Zounok, super la akvo, nomata Meler (hodiaŭ: Millér) mi donis 15 domojn da servistaro kune kun la tero, apartenanta al ĝi…”

Antaŭ la tatara invado Szolnok jam estis grava eklezia centro. La pereo, okazinta en 1241 senpopoligis ankaŭ la urbon Szolnok, tamen reĝo Béla la IV-a baldaŭ ordonis novajn setlantojn en la fortikaĵon kaj en la urbon. La kontadlibroj de la censoj, faritaj de papaj impostistoj inter la jaroj 1323, -37 detale sciigas la sumojn, pagitajn de la paroĥestroj en la paroĥoj de Szolnok kaj aliaj komunumoj.

En 1380 reĝo Ludoviko la Granda primezurigis ankaŭ la kamparon de Szolnok, „nian bienon, nomatan Zolnok”.

En 1422 reĝo  Sigismundo eldonis ĉarton en Szolnok, kaj provizis ĝin per sia pli granda sigelo. En la ĉarto legeblas: „Urbestron, civitanojn, bienmastrojn kaj ĉiujn loĝantojn de Szolnok li liberigas elsub la ŝarĝoj de reĝaj tridekonaĵoj, kaj de ĉiuj surteraj kaj surakvaj doganoj, respektive pramopagoj.”

Aparte kreskis la signifo de Szolnok meze de la 16-a  jc. Oni rekonstruis ĝian malnovan fortikaĵon en 1550-51 pro la minacanta turka danĝero, poste ankaŭ la urbon oni ĉirkaŭis per muro kaj fosaĵo.
En la fortikigita fortreso kapitano Lőrinc Nyáry („njari”) dum du semajnoj povis reteni la turkan armeon, havantan dudekoblan superforton, tamen la fortikaĵo venis fine en la manojn de la turkoj.
En 1552 la turkoj faris el Szolnok militistan kaj regionan administrejon (sanĝako), sed dum ilia regado la aspekto de la urbo ne multe ŝanĝiĝis.
Tamen ligiĝas al ili la fostoponto, konstruigita de Buda-a paŝao Güzelce Rüstem, en 1562, super la rivero Tisza, kiu ponto estas – se oni ne konsideras temp-al-tempajn pereojn – la plej malnova ponto de nia lando. Nuntempe nur ĉe malalta akvonivelo de Tisza oni povas vidi restaĵojn de la ponto.
El la 133-jara turka regado Szolnok liberiĝis en 1685.
Ĝian strategian gravecon dum la liberiga milito de Rákóczi pruvas tiama plifortigo de la fortikaĵo.

Novan etapon en la evoluo de la urbo signifis la inaŭguro de la fervoja linio – la 2-a en la lando –  la 1-an de septembro 1847, inter Pest kaj Szolnok.

Ekde januaro de 1849 Szolnok estis la ŝlosilurbo ĉe Tisza por la liberiga milito: plurfoje okupis ĝin la imperiestra armeo, kontraŭ kiu la hungaraj soldatoj („patrujdefendantoj”) triumfis la 5-an de marto, kreante tiel la eblecon por la sukceso-serio de la printempa militiro.

En 1857 Ponto konstruiĝis super Tisza, kaj ekis la fervoja trafiko al Debrecen, Nagyvárad, poste, en 1858 direkte al Arad, Temesvár. Szolnok fariĝis fervoja nodo.

En 1876 ĝi fariĝis denove sidejo de departemento, kaj tio kreskigis ankaŭ ĝiajn administracian kaj kulturan rolojn. En la periodo ĉirkaŭ la jarcentŝanĝo ekestis nutraĵ- kaj muelindustrioj, la komerco, la vendejoj, la bankoj de la urbo transformis per novaj konstruadoj la karakterizan urbocentron de Szolnok, kaj la frekventatan straton Szapáry („sapari”). Post la liberiga milito, iniciatite de Pettenkofen disvolvoĝis pentrista aktivado en la urbo. Por esti ties hejmo,  artista kolonio kun 12 atelieroj establiĝis en 1902, sur la teritorio de la iama terfortikaĵo. Ĝiaj loĝantoj konatigis en tuta Eŭropo la belaĵojn de la Ebenaĵo per siaj verkoj.

La unua mondmilito haltigis la intensan evoluon. La rumana atako, komenciĝinta la 1-an de majo 1919, faris fronturbon el Szolnok. Kaj la „ruĝa teroro” kaj la „blanka teroro” havis viktimojn.

Post la tragedio de Trianon –  parte dank’ al persona ligiteco de guberniestro Horthy („horti”) – la urbo rapide rekonsciiĝis. Ĝi intense ekevoluis sur ekonomia kaj kultura terenoj.

La dua mondmilito kaŭzis nemezureblajn  damaĝojn kaj suferojn. Preskaŭ okcent Szolnok-aj judoj estis murditaj en Auschwitz. La uson-anglaj bombardiloj en 12 aeratakoj detruadis urbon Szolnok.
En oktobro de 1944 denove trairis la militfronto tie: la 4-an de novembro sovetianoj okupis la urbon kaj ĝiajn apenaŭ kvarmil loĝantojn, tie restintajn.

Kaj la urbo denove vekiĝis! Oni forigis la ruinojn, kaj inter la cirkonstancoj de la baldaŭ estiĝinta komunisma diktaturo Szolnok kreskis al centro de peza industrio. En 1949 37 miloj, en 1960 preskaŭ 49 miloj da homoj vivis tie.

En 1956 la okupanta soveta armeo de tie lanĉis la operacon, nomatan „Turnovento” por venkobati la liberigan batalon. La prudentaj gvidantoj de la urbo savis la loĝantaron elde la pereo.

Post 1957 signifaj industriaj kaj infrastrukturaj evoluigoj realiĝis en pluraj ondoj. Je sia 900-jara datreveno en 1975 Szolnok fariĝis moderna, mezgranda urbo. Ĝis 1980 la nombro de ĝia loĝantaro senĉese kreskis, sed la grandskala enmigrado faris la komunumon senradika.

La evoluo de la urbo ne haltis dum la pasintaj 20 jaroj – eĉ spite al la ekonomia krizo. La pont-urba rolo de Szolnok pliamleksiĝis en 1992 pere de la Tisza-ponto, konstruita en la linio de la landvojo Nro 4. La ponto Tiszavirág (= efemero) integre kroĉas la boskon Tiszaliget al la urbo. Tamen, konstruado de nova publikvoja ponto en la baldaŭa estonteco estos neprokrastebla.

Fonto kaj pluaj informoj: Wikipédia

Malnova fotojn Szolnok: